Urba Muzeo kaj Galerio

La Urba Muzeo kaj Galerio rezidas en vilao origine apartenanta al Johann Budig, urbestro de Svitavy inter 1879-1902. La historio de la Muzeo reflektas la historion de la tuta urbo. La unua muzeo estis fondita en domo nomata Na Střelnici en 1894. Ĝi enhavis multajn valorajn kolektojn, el kiuj bedaŭrinde fine de la dua mondmilito en 1945 pluraj estis neniigitaj. La nuntempa muzeo estis inaŭgurita por la publiko en 1947 kaj ĝiaj kolektoj konsistis plejparte el konfiskitaj proprietoj kune kun eksponaĵoj de la antaŭa muzeo, precipe objektoj de regiona karaktero. Dum la rekonstruo en la 1960-aj jaroj la objektoj estis transportitaj al aliaj muzeoj, sociaj organizoj kaj lernejoj, sed nur malgranda parto revenis al la rekonstruita muzeo. La muzeo ŝanĝiĝis je Distrikta Muzeo de la Laborista Klaso kaj restis tia dum sekvaj 20 jaroj. Enlandaj politikaj ŝanĝoj aŭtune 1989 ebligis al la civitanoj retaksi la pasintecon kaj regajni, kion la urbanoj donacis. Parto de la muzeaj kolektoj revenis al Svitavy, sed nur fragmento de la biblioteko Ottendorfer, unu el plej grandaj germanlingvaj librokolektoj en Ĉeĥio. Tial estis ellaborita plano por kolekti jam forgesitajn objektojn de hejmlaboroj. Kiam vi venos al la Muzeo de Svitavy, vi trovos tie ekspozicion pri la historio de la urbo kaj pri la plej fama denaskulo de Svitavy, Oskar Schindler, konata el la filmo "La listo de Schindler". Estas tie ankaŭ ekspozicio de lavmaŝinoj kaj de Esperanto. La Galerio apartenas al plej belaj en Orienta Bohemio kaj posedas verkojn de rekonataj ĉeĥaj kaj fremdaj artistoj kune kun lokaj aŭtoroj.


Monumento al Oskar Schindler

Historia celdisko por trejnado
de pafado de Nacia Hejmgardo
la 27-an de oktobro 1848.


Kulturo


Someraj festivaloj de Svitavy

Ekde 1995 la someraj festivaloj en Svitavy komenciĝas ĉiujare en septembro. Temas pri kulturaj kaj sportaj aktivadoj de la civitanoj kaj vizitantoj el la ĉirkaŭaĵo. La semajna programo ŝanĝas la vivon en la historia urbocentro per diversaj allogaĵoj. La koncertoj komenciĝintaj dum taglumo finiĝas en malfrua nokto, ĉar la vizitantoj ĝuas plurajn popularajn ĝenrojn. La jaro 2006 estis tre grava, ĉar la urbo festis 750 jarojn de sia fondiĝo. Ĝi estas unu el la plej historiaj urboj en Ĉeĥio.

       

Fondaĵo de Josef Plíva


  Josef Plíva (1871 - 1947)
Entreprenisto kaj filantropo, fondinto de tekstila fabriko en Svitavy. La fondaĵo havas sidejon en la placo de Paco (náměstí Míru 80). La organizo ekfunkciis la 28-an de oktobro 1990.
Ĝi helpas subteni internacian edukadon kaj kulturon de juna generacio en la kultura Eŭropo. Ĝi ankaŭ malkovras interesajn historiajn lokojn, protektas la vivon en la naturo kaj okupiĝas pri bonfarado. Kiel neprofita organizo ĝi estas subtenata de firmaoj kaj privataj personoj enlandaj kaj eksterlandaj, per membrokotizoj kaj donacoj.