Mgr. Šimek David
Urbestro

Karaj geamikoj

Ni ĝojas, ke vi decidis viziti nian urbon kaj ni bonvenigas vin.
Dum via restado ĉi tie vi povas multon ekscii pri la historio de la urbo kaj ankaŭ pri niaj nuntempaj klopodoj daŭre disvolvi nian urbon.
Ni konsilas al vi iri trarigardi la arkadon ĉirkaŭ la urboplaco, restaŭrita en la jaroj 1993 kaj 1994. Al la urbo estis aljuĝita prestiĝa premio por la plej sukcesa restaŭro de urba rezervejo.
La dominanto de la urba placo - la renovigita Preĝejo de Vizito al la Virgulino Maria - estas nepre vidinda. Vi povas rimarki ankaŭ memortabulon al Prof. Dr. Ing. Viktor Felber, rektoro de ĉeĥa Teĥnika Universitato en Prago, naskita en Svitavy, kiun ekzekutis nazioj dum la dua mondmilito.
En la parko de la Nova Urbodomo vi povas trovi monumenton pri Oskar Schindler el la fama filmo „Listo de Schindler“. Ĝi estas lokita antaŭ la domo, kie juna Oskaro naskiĝis kaj vivis.
Kiu volas scii pli multe pri la urba historio, iru en la tombejon, kie troviĝas Preĝejo de Sankta Egidio, la plej antikva konstruaĵo en la urbo.
Kiam vi veturos tra la urbo, vi rimarkos renovigatajn loĝdomojn, kiuj elstaras el griza uniformeco de prefabrikitaj paneldomoj. Ilia renovigo apartenas al la plej gravaj programoj de la urbo.

Ankaŭ la konstruado de nova loĝkvartalo, kiu progresas en la antaŭurbo Na Vějíři, meritas vian atenton. Se vi volas fari vian restadon pli agrabla, vi povas iri al hala aŭ subĉiela naĝejo, aŭ vi povas promeni ĉirkaŭ la revitaligita lago Rosnička rande de la urbo (direkte al Litomyšl).
La situo de nia urbo estas avantaĝo por vizitoj de la najbaraj urboj Polička kaj Litomyšl, aŭ povas inspiri vin ekskursi al la Montetaro.
Mi esperas, ke vi estos kontentaj pro via restado ĉi tie kaj ke vi deziros refoje viziti nin.