Svitavy kaj ĝia historio

Svitavy, kiu apartenas al la plej historiaj urboj en la regiono, troviĝas ĉe la dislimo inter Orienta Bohemio kaj Moravio en ondumanta pejzaĝo de Montetaro. Mezepokaj loĝantoj fondis vilaĝon ĉe la vadejo trans negranda rivero kaj el ĝi kreskis urbo en pluraj stadioj - de la modesta mezepoka urbeto ĝis la nuntempa kultura kaj ekonomia centro de la regiono.

Svitavy kun pli ol 18,000 nunaj enloĝantoj komencis sian historion en la 12-a jarcento. Tiam monaĥoj el Litomyšl fondis setlejon kun preĝejo laŭlonge de komercaj vojoj kaj nomis ĝin laŭ loka rojo „Svitava“. La preĝejo estis konsekrita al la Sankta Egidio, kaj la teritorio aldonita al la proprietaĵo de monaĥejo en Litomyšl. Meze de la 13-a jarcento la germanaj loĝantoj estis invititaj de la episkopo el Olomouc, Bruno de Schauenburk, evoluigi la lokan arbaran landon. La episkopa diocezo de Olomouc pretendis rajton je la setlejo de Svitava kaj ĝia ĉirkaŭo. La rajto estis konfirmita nur en 1256, kiam inter la du rivaloj estis difinita la limo kaj la urbo troviĝis en la teritorio de episkopejo de Olomouc. Nova germana vilaĝo kaj nova preĝejo konsekrita al Virgulino Maria estis konstruitaj kaj la Malnova Svitava iom post iom perdis sian gravecon, ĝis ĝi fine kunfandiĝis kun la nova vilaĝo. La urbeto komencis kreski kaj flori ankaŭ danke al diversaj episkopaj kaj reĝaj privilegioj. Ili konfirmis kaj garantiis magistratajn rajtojn, permesis jarfoirojn, agnoskis heredajn rajtojn kaj aliajn urbajn privilegiojn. Dum la husanaj militoj en la 14-a jarcento la urbo estis sieĝata plurfoje. Tiam la pastroj kaj monaĥoj el Litomyšl trovis en la urbo azilon kaj la urbo revenis sub la monaĥejan juron. La husana krizo forpasis en 1484, kiam la urbon denove ekposedis Olomouc. La Renesancon la urbo eniris forta kaj trankvila. Multaj originalaj dokumentoj ne konserviĝis, sed ni konas ilian enhavon el postaj kopioj. Aperis metiaj gildoj, ekzemple la forĝista en 1512, poste ankaŭ ŝuista, teksista, peltista, potista. ĉiuj kontribuis al la „Ora Epoko“ de la urbo en la 16-a jarcento.

En 1538 la Urba Konsilantaro aĉetis domon en la placo kaj tie establis Urbodomon. La Urba Konsilantaro gvidis multjaran konflikton kun la magistrato. Fine la Urba Konsilantaro aĉetis la magistratajn rajtojn en 1599 kaj la urbo startigis novan jarcenton kiel jure kaj ekonomie sendependa instanco, nur formale dependa de la diocezo de Olomouc.

La Tridekjara Milito kaŭzis moralan kaj ekonomian katastrofon por la tuta lando. Ĉeĥio estis invadita de katolikaj kaj protestantaj armeoj kaj precipe de epidemio de ĥolero. Post drasta redukto de la loĝantaro kaj totala detruo la urbo komencis renaskiĝi. Estis aprobitaj novaj gildaj rajtoj kaj restartis la procezo de konstruado, manufakturado kaj komerco. La urbo kreskis kaj floris ankaŭ dum la absolutisma Aŭstra monarkio.

Estis konstruita nova preĝejo kun hospitalo, ĉiutage alvenadis vagonoj kun ŝpinaĵo, drapoj, vestoj kaj aliaj tekstilaj materialoj por manufakturoj. Svitavy pruvis kapablon konkuri en la merkato en tiu ĉi industria branĉo. Nenia miro, ke la urbo estis nomata la „tekstila piliero“ de la monarkio. Kvankam la vivnivelo de la loĝantoj estis relative bona danke al la tekstila produktado, la ekonomiaj krizoj tamen ne indulgis la urbon. Ribeloj kaj strikoj estis nenio eksterordinara. Tekstilo donis profiton, sed en 1781 granda incendio damaĝis grandan parton de la urbo, sekve la rekonstruado konsumis enormajn monsumojn. Sume 259 domoj kaj 35 grendeponejoj estis detruitaj kaj la Urbodomo, preĝejo, bierfarejoj, suburboj estis damaĝitaj.
Tamen, la Napoleonaj militoj komence de la 19-a jarcento kaj akompanaj epidemioj signifas alian plagon. La revolucio de 1848 liberigis la urbon el sub la jurisdikcio de episkopejo de Olomouc kaj fondis regionan civilan administradon en la urbeto Moravská Třebová. Svitavy gajnis propran enlandan doganejon kaj juĝejon. Tiam en la urbo loĝis 4 431 homoj kaj la nombro kreskis spite la militon inter Prusio kaj Aŭstrio en 1866. Ĝuste en Svitavy la prusa reĝo Vilhelmo kontraktis repaciĝon kun la aŭstraj diplomatoj.

En la 19-a jarcento multaj institucioj estis fonditaj danke al mecenataj entreprenistoj. Ekzemple maljunulejo, orfejo, hospitalo kaj lernejoj. Veran juvelon la urbo ricevis en publika biblioteko financata de usona denaskulo de Svitavy Valentin Oswald Ottendorfer, kiu apartenis al la plej respektataj politikistoj de Novjorko. La biblioteko kaj legejo estis inaŭguritaj kun ĉeesto de Ottendorfer mem. Ĝi havis en deponejo 25 000 volumojn kaj estis la plej granda germanlingva biblioteko en Ĉeĥio.

La ĉeĥa-germana dulingva medio en Svitavy kondukis al etnaj konfliktoj komence de la 20-a jarcento. Kvankam la germanaj politikistoj volis apartigi la regionon kiel aŭtonomion disde la aŭstria monarkio kaj poste disde la unua respubliko, Svitavy estis enkorpigita en Ĉeĥoslovakion en 1918 kaj iĝis ĝia integra parto. Kun kresko de naziismo kreskis ankaŭ deziro de german-parolantoj esti aneksitaj al la Tria Regno, kio realiĝis post okupacio de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio en 1938. Tiu ago rezultigis novajn konfliktojn post la milito kaj la nazi-simpatiantoj kaj kunlaborintoj estis ellandigitaj. La urbo devis fronti novajn problemojn, ĉar enmigris novaj loĝantoj el ĉiuj partoj de Ĉeĥoslovakio. La ekonomio stagnis kaj la konsekvencoj daŭras ĝis nun.


La plej gravaj datoj en la historio de la urbo

mezo de la 12-a jc - Preĝejo de Sankta Egidio estis konstruita en la setleja tombejo ĉe la rivero Svitava
1256 - dokumento mencias la urbon Svitavy kaj setlejon Stará Svitava (Malnova Svitava) kiel posedaĵon de episkopoj en Olomouc
1389 - la urbo estis ĉirkaŭmurigita
1421 - paroĥo sub diocezo de episkopejo en Litomyšl estis instalita en Svitavy
1424 - la urbon dezertigis husanoj
1515 - fondo de la urbaj arkivoj
1538 - instalo de Urbodomo
1892 - inaŭguro de Ottendorfer-biblioteko
1938 - Svitavy iĝas parto de la Tria Regno
1945-46 - post-milita ellandigo de la germanaj loĝantoj

      

Urboplano el 1848.
Autoro: George Stochlawetz


La Fondo-dokumento de la urbo Svitavy.
La plej antikva dokumento pri la urbeto
Svitavy el la 6-a de novembro 1256.