Inform-centro de Svitavy

La inform-centro de Svitavy troviĝas en la teretaĝo de la domo „ĉe la Maŭro“ sur la placo de Paco (náměstí Míru 48). Origine temis pri domo, kies posedanto ĝuis la privilegion produkti bieron. Pli poste ĝi konektiĝis kun la najbara Urbodomo. Ĝi staris sur ŝtona fundo kaj havis volbo-kelojn. Ĝiaj lignaj partoj forbrulis dum incendio en 1590. La domo estis dum jarcentoj posedata de gravaj personoj, politikistoj, magistratanoj k.s. Poste ĝi fariĝis apudvoja gastejo, kiu ofertis siajn servojn ĝis 1927.

La inform-centron starigis kaj estras la urbo Svitavy por liveri informojn pri monumentoj, firmaoj, vendejoj, tranoktejoj, manĝebloj kaj ekskursado. La centro vin informos ankaŭ pri planoj kaj agado de instancoj kaj institutoj, vi povas aĉeti memoraĵojn aŭ bildkartojn pri Svitavy.



INFORMAČNÍ CENTRUM MĚSTA SVITAVY
nám. Míru 48
tel: +420 461 534 300
fakso:      +420 461 532 057
retpost-adreso: info@svitavy.cz