URBO KAJ REGIONO

La urbo Svitavy kuŝas ĉe la krucvojo de gravaj komercaj vojoj. Tiu situo estas avantaĝa ne nur el vidpunkto ekonomia, sed ankaŭ el vidpunkto turisma. Svitavy troviĝas ĉe la ĉefa vojo inter la plej loĝataj urboj kaj ankaŭ ĉe la transkontinenta fervojo. Bona estas ankaŭ konekto al Pollando.

Ĝi estas avantaĝa ankaŭ por feriantoj, ĉar ĝi troviĝas proksime al la historiaj urboj Polička kaj Litomyšl, al la ĉarma Montetaro kaj grotoj de Moravia Karsto. Sendube la rekonstruo de la historia placo kun ĝiaj arkaroj tre helpis al turismo en la urbo..

Svitavy ne nur ĝuas interesan historion, sed ankaŭ enfokusigas la nuntempan vivon. La urbo same zorgas pri la agrabla vivo de la enloĝantoj kiel pri la bona gastigado de la vizitantoj. Grandaj monsumoj estas investataj por renovigo de jam ekzistantaj domoj, kaj ankaŭ por konstruado de novaj kulturaj kaj sportaj objektoj. La urbo preparas bonajn kondiĉojn por la enlandaj kaj eksterlandaj investemuloj.

 

Premio aljuĝita al la urbo en 1994 pro renovigo de ĝia historia kerno

      

 


Fontano simbolanta vivopason ĉe la malsupra ekstremo de la Placo



Rekonstruita fervoja stacio



Westvaco - de usona posedanto -
fabriko produktanta pakum-materialojn



Suburbo Vějíř -
konstruado de novaj loĝejoj




Renovigado de pre-fabrikitaj loĝejoj



Suburbo Vějíř -
konstruado de familia domo