ĝemel-urboj


Stendal

Stendal - Germanio

Ĉirkaŭ 40 000 enloĝantoj. La urbo situas ĉ. 50 km nord-okcidente de Berlino kaj estas centro de la regiono Altmark.

Svitavy kaj Stendal oficiale ĝemeliĝis en 1999, sed neoficialaj rilatoj ekzistis jam pli frue kaj daŭrigis kontaktojn de antaŭ 1989.
Ambaŭ magistratoj kunlaboras en interŝanĝo kaj de junaj homoj kaj de spertoj pri kulturaj kaj sportaj aferoj, laŭ interesoj de plenkreskuloj, junuloj kaj infanoj. En Stendal aktivas Partnera Societo.


Weesp

Weesp - Nederlando

Ĉirkaŭ 18 000 enloĝantoj.
La urbeto estas antaŭurbo de Amsterdamo.
La partnera kontrakto estis subskribita en marto 1992. Sportoj kaj kulturo estas ĉefaj sferoj de reciproka kunlaboro. La loka Asocio por amikeco inter Weesp kaj Svitavy estas tre aktiva. Futbalistoj, volejbalistoj, kantĥoroj Iuventus kaj Dalibor, Teatra ensemblo „C“ jam vizitis la urbon Weesp kaj de tie venis vizite al Svitavy sportistoj, laboruloj de Radio Weesp kaj pupteatra grupo Fastnerran. En 1999 Svitavy konstruis energi-ŝparajn holandajn domojn - al la projekto finance kontribuis la nederlanda registaro.





Plochingen

Plochingen - Germanio

Ĉirkaŭ 14 000 enloĝantoj.
La urbeto estas trovebla en Baden-Württemberg, ne malproksime de la ĉefurbo de ĉi tiu federacia regiono - Stuttgart.
Partianoj de SPD ĉe la urbodomo de Plochingen iniciatis kontaktojn sen partnera kontrakto. La kantĥoro Dalibor de Svitavy organizas kulturajn interŝanĝajn programojn kun la kantĥoro Josef Seliger de Plochingen. La reprezentantoj de ambaŭ magistratoj sin reciproke vizitas kaj revigligas tiamaniere la amikajn rilatojn. La Urba Muzeo kaj Galerio de Svitavy interŝanĝas historiajn dokumentojn kun arkivoj en Esslingen kaj Göppingen, kie ankoraŭ vivas multaj eksaj civitanoj de Svitavy kaj Lačnov.